Arondismento de Liono | |
france: Arrondissement de Lyon | |
Administra unuo | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Departemento | Rhône |
prefektejo | Liono |
Areo | 1 535 km² (153 500 ha) |
Loĝantaro | 1 648 903 (2022) |
Denseco | 1 074,2 loĝ./km² |
INSEE | 691 |
Kantonoj | 6 |
Komunumoj | 76+59=135 |
la metropolo (malhelruĝe) kaj la cetera arondismento (helruĝe) kun la resta departemento (grize) laŭ stato de 2017
| |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Lyon | |
La arondismento Liono ekde 2017 estas administra divido kaj de la metropolo Liono kaj parto de la departemento Rodano (Rhône) en la administra regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj de Francio. Ĝi konsistas el ses kantonoj kaj 76 komunumoj en la departemento Rodano (Rhône) kaj aldone 59 komunumoj en la metropolo Liono. La metropolo Liono ne havas kantonojn. Ĉefurbo (prefektejo) estas Liono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 648 903 loĝantoj sur areo de 1 535 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 074 loĝantoj/km².
Antaŭe, de 2015 ĝis 2017 la arondismento identis al la metropolo Liono (534 km²), do estis signife pli malvasta, kaj antaŭ tio, do ĝis 2015, ĝi sur areo de 1 746 km² konsistis el la jenaj 43 kantonoj: L'Arbresle, Bron, Caluire-et-Cuire, Condrieu, Décines-Charpieu, Écully, Givors, Irigny, Limonest, Lyon-1, Lyon-2, Lyon-3, Lyon-4, Lyon-5, Lyon-6, Lyon-7, Lyon-8, Lyon-9, Lyon-10, Lyon-11, Lyon-12, Lyon-13, Lyon-14, Meyzieu, Mornant, Neuville-sur-Saône, Oullins, Rillieux-la-Pape, Sainte-Foy-lès-Lyon, Saint-Fons, Saint-Genis-Laval, Saint-Laurent-de-Chamousset, Saint-Priest, Saint-Symphorien-d’Ozon, Saint-Symphorien-sur-Coise, Tassin-la-Demi-Lune, Vaugneray, Vaulx-en-Velin, Vénissieux-Nord, Vénissieux-Sud, Villeurbanne-Centre, Villeurbanne-Nord kaj Villeurbanne-Sud.